Zamenhofa Tago 2019

Alia jaro, alia festo. Ĉi-foje ni havis nian feston de Zamenhofa Tago en Pingtung Parko dimanĉe je la decembro 22-a, 2019. Pingtung Parko situas proksimume 10-15 minutojn piede for de Pingtung stacidomo. Ĝi okazis en agrabla kaj komforta kafejo kiuj vendas diversajn bongustegajn kreemajn manĝaĵojn, kiel ekzemple karea rizo, pico, kaj kukoj. Mi mendis kareon rizon ĉar, honeste, tio estas mia plej ŝatata!