Indonezia lingvo plu populariĝas en Tajvano



La unua tutnacia indonezia lingvo-testo povas esti farigita en Tajvano. Pli ol 50 partoprenantoj el pluraj fonoj kaj profesioj prenis la teston. La organizanto de tiu ĉi testo estas Lingva Centro de Nacia Taiĉunga Universitato de Scienco kaj Teknologio, kunlaborante kun la Internacia Centra Lingvo de Indonezia Universitato.

Indonezia lingvo plu populariĝas en Tajvano ekde kiam la nova Tajvana registaro prezentis Novan Sudan Policon. Tiu ĉi nova polico entenas kunlaboron en la fako de ekonomio, interŝanĝo de kvalifikita laboristo, kaj naturaj rimedoj kun 18 landoj el ASEAN, Sudazio, kaj Aŭstralio.

Unu el multaj gravaj aferoj estas ke Tajvana registaro penas allogi indoneziajn turistojn al Tajvano por ferio aŭ kuraca turismo. Pro tiu kazo, Tajvano bezonas profesiulojn, kiuj povas esti turismaj gvidantoj kaj interpretistoj por servi tiun ĉi potencan merkaton. Ankaŭ estas multaj tajvanaj firmaoj kiuj investas en Indonezio, do estas oportunoj por ke la tajvananoj laboru en Indonezio.

Referenco
CNN Student Indonesia

Comments

Aleatoraj artikoloj

Popularaj artikoloj

5 Interesaj Faktoj Pri Tradukado Kaj Lingvo

3 Problemoj kaj Solvoj por Sukcesa Lingva Interŝanĝo

La 7a Irana Esperanto-Kongreso

3 Lingvoj, 3 Regionoj, 1 Familio

La Falo de la Angla kaj la Pliiĝo de Traduko en la Interreto

Lerni Araban Skribon Facile por Indoneziano

Kiom vi scias pri lingvoj en la mondo?

La 52a Malferma Tago de UEA kaj TEJO

Filmetoj