La plej malfacila vorto en anglo



Unu komediisto finlanda kiu nomiĝas ISMO dividis sian sperton de lerni anglon en unu filmeto. Li diris ke la vorto plej malfacila en anglo estas la vorto "ass" kiu kutime signifas "pugon".

La unua ekzemplo, "my lazy-ass husband" havas saman signifon kun "my lazy husband (mia mallaborema edzo)". La unua frazo kiu havas la vorton "ass" fakte ne aldonas iu ajn pli signifon, kaj tiu frazo havas la saman signifon kun la dua frazo kiu ne havas la vorton "ass". Alia ekzemplo, "a long-ass flight" signifas same kun "a long flight (unu longa flugo)".

En alia kunteksto, la vorto "ass" povas doni malan signifon. Ekzemple, "bad" signifas "malbonon", sed "badass" signifas "good (bonon)". Tamen, ĝi povas doni saman signifon, ekzemple, "dumbass" estas same kun "dumb (stulto)".

Kaj ankaŭ estas koncepto de "ass" kiu signifas tuton de via korpo. Ekzemple, "Move your ass! (Movigu vian pugon!)" kiu estas unu ordono por ke oni moviĝu el unu loko al alia loko. Do, en tiu ĉi kunteksto, la vorto "ass" ne signifas nur "pugon", sed ankaŭ tuto de via korpo, inkluzive via aŭto se vi estas ene de via aŭto kiam la frazo "Move your ass!" estas dirita.

La vorto "ass" ankaŭ povas signifi "ne", ekzemple en la vorto "my ass". Ekzemplo de usado:

A: Wow, this car is really fast! (Ŭaŭ, tiu ĉi aŭto estas vere rapida!)
B: Oh, fast, my ass (Ho, rapida, ne)

Referenco
Facebook

Comments

Aleatoraj artikoloj

Popularaj artikoloj

5 Interesaj Faktoj Pri Tradukado Kaj Lingvo

3 Problemoj kaj Solvoj por Sukcesa Lingva Interŝanĝo

La 7a Irana Esperanto-Kongreso

3 Lingvoj, 3 Regionoj, 1 Familio

La Falo de la Angla kaj la Pliiĝo de Traduko en la Interreto

Lerni Araban Skribon Facile por Indoneziano

Kiom vi scias pri lingvoj en la mondo?

La 52a Malferma Tago de UEA kaj TEJO

Filmetoj