Prezentado pri Esperanto

Mi havis bonegan oportunon hodiaŭ por prezenti pri Esperanto en South East Asian Migrant Inspired (SEAMI) , kiu estas unu senprofita organizo en la urbo de Taoĵuano (Tajvano). La prezentado daŭris por proksimume unu horo kaj mi prezentis iom pri la historio de Esperanto, organizoj de Esperanto, Esperanto-rilata amuzaĵo kaj mia sperto de esperanta lernado. Plie, ankaŭ mi prezentis la rakonton pri amikeco, kiun mi gajnis per esperanto.